esperanto Versio de 2009-08-14 Teksto kiel pdf-dosiero
angla/english - germana/deutsch Ŝanĝoj - Pluaj informoj Aŭtoro: Michael Kox

Kundecidado, Demokratio kaj Tutmondiĝo:

Koncepto por pli da demokrata influo al grandaj entreprenoj kaj al la mond-economio

La aktuala versio de tiu teksto (kun grandaj ŝanĝoj)
de 2012-12-31
momente nur estas angle kaj germane.

0. Enkonduko

Tiu koncepto eliras de la jena baza koncepto:
En grandaj internaciaj entreprenoj la kontrolkonsilio, kiu elektas kaj kontrolas la estraron, estas elektata de 3 egalrajtaj grupoj:
akciuloj, dungitoj kaj la loĝantaro.
Unue el tio rezultas plibonigita ebleco je demokrata kundecidado en la entreprenoj.

Due tiu baza koncepto ankaŭ povas esti la bazo por pli ampleksa demokratiigo de la ekonomio: pere de internaciaj demokrataj procedoj (vidu precipe 2.2 kaj 4.1), per kiuj eblas amplekse formi la internacian ekonomian politikon, konsiderante socialaĵojn kaj ekologion.

1. bazoj
1.1     demokratio, potenco kaj posedaĵo
1.2     baza koncepto
1.3     alternativoj ĉe la grupo "loĝantaro"
2. konsekvencoj de tiu koncepto
2.1     en unuopa entrepreno
2.2     pli forta demokrata influo al la mond-ekonomio
3. grandeco de entrepreno
4. elekto-procedoj

4.1     loĝantaro: distribuo de 1/3 de la kontrolkonsilio-lokoj pere de ĝi
4.1.1     superrigardo kaj bazoj
4.1.2     elekto de unu sola loko de kontrolkonsilio
               parte per internacia parlamenta kunveno

4.1.3     elekto de la aliaj kontrolkonsilio-lokoj
4.2     dungitoj: distribuo de 1/3 de la kontrolkonsilio-lokoj pere de ili
4.3     prezido de kontrolkonsilio
4.4     proporcio 5:5:5, 5:4:5 aŭ 5:6:5 en kontrolkonsilio
5. homaj rajtoj
6. realigo

6.1     Eŭropo
6.2     ŝtato
6.3     aĉetantoj
6.4     entreprenoj el ŝtatoj kiuj ne havas tiun kundecidadon
Apendico:
A. al 1.2 ("...ekzistanta mekanismo en germanaj entreprenoj,...")
B. kompletigaj reguloj al 4.1
C. kompletigaj reguloj al 4.1.3
D. proprieto kaj konstitucio

1. bazoj

1.1 demokratio, potenco kaj posedaĵo

La eble plej granda libereco de eble plej multaj homoj (kun la atento de la rajtoj de minoritatoj!) bezonas kiel bazo demokratan socio-strukturon. Por ke demokratio bone funkcias, la formado-potenco de la demokrataj institucioj devas esti multe pli granda ol la potenco de unuopuloj aŭ malgrandaj grupoj pere de posedaĵo; tiu potenco pere de posedaĵo estas precipe praktikata de entreprenoj. Pro tio koncerne grandajn entreprenojn ni devas almenaŭ strebi al la eble plej granda demokrata kundecidado, sub kiu la merkata ekonomio povas funkcii.
[Pri posedaĵo/proprieto vidu ankaŭ apendico D.]

1.2 baza koncepto

Por tiu koncepto mia deirpunkto estas la ekzistanta mekanismo en germanaj entreprenoj, kiuj havas pli ol 2000 dungitojn: Tie la kontrolkonsilio (kiu elektas kaj kontrolas la estraron) konsistas po duone el reprezentantoj de akciuloj kaj de dungitoj. Se la rezulto de voĉdonado estas sendecida, tiam la kontrolkonsilio-prezidanto havas du voĉojn ĉe ripetita voĉdonado; tio estas precipe grava, ĉar la akciuloj sole povas elekti ŝin/lin kaj pro tio povas ankaŭ sole decidi (ekz. povas sole elekti la estraron).
[Pli pri tio: vidu apendico A.]
La baza koncepto, kiun mi proponas, havas trian grupon, kiu povas elekti membrojn en la kontrolkonsilion: la loĝantaro. La reprezentantoj de ĉiuj tri grupoj havas la saman nombron de voĉoj; tio ankaŭ validas por la elekto de la estraro.

1.3 alternativoj ĉe la grupo "loĝantaro"

Kiamaniere la loĝantaro elektas reprezentantojn en 1/3n de la kontrolkonsilio-lokoj:
Alternativo 1: per la civitanoj rekte;
alternativo 2: per loĝantaro-reprezentantoj je komunuma aŭ regiona nivelo.
Ĉiu ŝtato povas decidi mem (ankaŭ ĉe internaciaj elektoj), kiun de la ambaŭ alternativoj ĝi uzas en la propra ŝtato. Vidu pli en 4.1.1.b.

2. konsekvencoj de tiu koncepto

2.1 en unuopa entrepreno

2.2 pli forta demokrata influo al la mond-ekonomio

a) La loĝantaro kaj politikistoj havas influon

Por realigi la proprajn interesojn laŭeble plej forte (ekz. por akiri kontrolkonsilio-lokojn ĉe la plej grandaj internaciaj entreprenoj), la politikaj grupoj devas kuniĝi en internaciaj grupoj (ekz. socialistoj / social-demokratoj, konservativuloj, liberaluloj, verduloj).
Se la grandaj internaciaj partiecaj grupoj (IP-grupoj) povas konsentiĝi pri komunaj celoj, tiam oni povas decide influi la mondan ekonomion, ekz. rilate al socialaj problemoj/normoj, homaj rajtoj, ekologio, impostoj. Tiu influo ne nur funkcias pere de la unuopaj entreprenoj. Pere de la decid-rajto ĉe unu sola grava mondeconomia afero (vidu 4.1.2) la internacia parlamenta kunveno havas la atenton de la publikeco kaj de la naciaj politikistoj, pro kio ĝi povas influi naciajn registarojn rilate al multaj temoj.
Pere de la registraroj la IP-grupoj ankaŭ povas influi internaciajn economio-organizojn kiel la Monda Komerca Organizo (MKO/WTO), la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso (IMF). Plue: Ankaŭ la premo kaj influo de grandaj entreprenoj al la MKO (kaj aliaj organizoj) kaj al la MKO-membroŝtatoj ja estas influata de la IP-grupoj kaj la internacia parlamenta kunveno respektive.
La politikaj partioj povas helpe de la internacia parlamenta kunveno konstrui demokratan potenco-strukturon, kiu malakrigas la reciprokan konkurencon de la unuopaj ŝtatoj.

b) Kiel komparo: Estas ideo pri kreado de parlamenta kunveno de la Monda Komerca Organizo (MKO). Tiu ideo trovis subtenon de la Europa Parlamento (EP) kaj la mondampleksa parlamenta asocio Interparlamenta Unuiĝo (IPU). La EP esperas, ke tiu kunveno havos konsilantan funkcion, la kunveno atingu raportojn de MKO kaj povu prezenti proponojn ĉe organoj de MKO.
La parlamenta kunveno el mia koncepto havas pli grandan influon al la realigo de enhavoj (vidu a)).
Vidu ankaŭ www.mitbestimmung.eu/esperanto/pluaj-informoj.

c) Ne-Registaraj Organizoj (NGOs)

d) Sindikatoj: Per tio, ke okazas internacia regulado por parto de la dungito-voĉoj (vidu 4.2), ankaŭ formiĝas grava strukturo por la internacia kunordigo de la sindikatoj.

3. grandeco de entrepreno

Por klarigi la bazan koncepton de tiu kundecidado, mi jam nomis kiel ekzemplon entreprenojn kun pli ol 2000 dungitoj.
Krom la nombro de la dungitoj ekzistas ankaŭ aliaj kriterioj por la enkonduko de tiu kundecidado:

Plue devus ekzisti gradigo ĉe la kundecidado, laŭ la nombro de dungitoj, laŭ la valoro de entrepreno, ... . Ekzemple:

voĉoj-proporcio en kontrolkonsilio  dungitoj    valoro, ...
⅓ : ⅓ : ⅓  pli ol 2000pli ol A
(½ = akciuloj)   ½ : ¼ : ¼  200 ĝis 20001/10 A ĝis A

(La elekto-procedo por la kontrolkonsilio-lokoj de la grupo "loĝantaro" estas internacia+nacia por ⅓ : ⅓ : ⅓ [vidu 4.1], nacia por ½ : ¼ : ¼.)

Plue devus ekzisti reguloj por:

Ankaŭ se vi pledas por malpligrandigo de grandaj entreprenoj kaj konzernoj, tiu kundecidado estas sencoplena:

4. elekto-procedoj

4.1 loĝantaro: distribuo de 1/3 de la kontrolkonsilio-lokoj pere de ĝi

4.1.1 superrigardo kaj bazoj

  a.   La reprezentantoj de la grupo "loĝantaro" estas elektataj en kontrolkonsilion per 3 vojoj:
  • unu sola kontrolkonsilio-loko estas parte elektata per internacia parlamenta kunveno, se la entrepreno estas unu de la plej grandaj (vidu 4.1.2), aliakaze la loko estas elektata laŭ 4.1.3;
  • la aliaj kontrolkonsilio-lokoj estas elektataj jene (vidu 4.1.3):
    • 50-procente per elekto-procedo je nacia nivelo,
    • 50-procente per internacia elekto-procedo sen internacia parlamenta kunveno
    (al la rilato 50:50 esceptoj eblas).
Ekzemplo: Kontrolkonsilio havas 15 membrojn, do 5 de la grupo "loĝantaro". Tiuj 5 estas elektataj jene:
1 membro laŭ 4.1.2 (tiu elekto estas nur post la elekto laŭ 4.1.3), se la entrepreno estas unu de la plej grandaj, aliakaze laŭ 4.1.3 je internacia nivelo,
2 membroj laŭ 4.1.3 je nacia nivelo,
2 membroj laŭ 4.1.3 je internacia nivelo.

La kontrolkonsilio povas esti pli malgranda: kun 9 membroj.
La elekto de la kontrolkonsilio-membroj de la grupo "loĝantaro" okazas je la fino de ĉiu jaro (por ĉirkaŭ 4 jaroj): por kontrolkonsilioj kies membroj de la grupo "akciuloj" estas elektataj dum la monatoj antaŭe aŭ poste.

  b.   Ĉiu ŝtato povas decidi mem (ankaŭ por internaciaj elektoj), kiu havas la voĉdon-rajton en la ŝtato:
b1  la civitanoj rekte
b2aŭ loĝantaro-reprezentantoj je komunuma aŭ regiona nivelo.
Ekzemplo 1: En Germanio povus esti elekto-rajtaj tiuj reprezentantoj de la loĝantaro, kiuj estas elektitaj je komunuma nivelo: por ruraj distriktoj, urboj aŭ urbopartoj (en Germanio komisiono da 40 ĝis 70 homoj reprezentas ĉirkaŭ 50.000 ĝis 300.000 homojn).
Ekzemplo 2: Anstataŭ uzi ekzistantajn komunumajn aŭ regionajn komisionojn: Kune kun la nacia parlamento-elektado okazas plua elektado, ĉe tio oni elektas je komunuma aŭ regiona nivelo homojn, kiuj partoprenas elektadon laŭ 4.1.
Ĉe la nacia elektado laŭ 4.1.3 elektanto povas voĉdoni pri ĉiu entrepreno, kiu havas sian ĉefsidejon en la ŝtato de tiu elektanto; sendepende de kie en tiu ŝtato la ĉefsidejo estas.
La pezo de la elektanto-voĉoj dependas de:
  • se b2 validas: kiom da civitanoj estas reprezentataj de unu elektanto
  • la grandeco de loĝantaro de ŝtato: la voĉoj-porcio de ŝtato estas maksimume 12,5% (= unu 8ono) ĉe la (4.1.2.a kaj 4.1.3) internaciaj elektadoj; vidu ankaŭ C.6.9.
  • tio, ĉu ŝtato estas "malgranda" (vidu apendico B.1)
  • grand-regionoj (vidu apendico B.2)
  • realigo de homaj rajtoj (vidu 5.)

4.1.2 elekto de unu sola loko de kontrolkonsilio
          parte per internacia parlamenta kunveno

Unu sola loko de kontrolkonsilio parte estas elektata per internacia demokrata parlamenta kunveno. "Parte" signifas:

Oni elektas tiun kontrolkonsilio-lokon nur tiam, kiam la elekto de la aliaj lokoj de la grupo "loĝantaro" (laŭ 4.1.3) jam okazis. Tiu loko povas esti decida por la kreo de plimultoj.
(Pri la celo de la parlamenta kunveno vidu ankaŭ 2.2.a.)

a. elekto de la kunveno
La elektantoj (laŭ 4.1.1.b) elektas por 4 jaroj internacian parlamentan kunvenon kun ekz. 200 membroj; dum la elektado ili povas elekti el internaciaj kandidatoj-listoj de diversaj politikaj tendencoj (partioj aŭ internaciaj partiecaj grupoj).
80% de la delegitoj de tiu kunveno estas elektataj de la elektantoj el la iom grandaj ŝtatoj, 20% de tiuj el la "malgrandaj ŝtatoj"; tiu disigo estas necesa pro la plua voĉdon-rajto de la "malgrandaj ŝtatoj" (vidu sube).

b. decid-procedoj
En la internacia parlamenta kunveno decidoj pri la distribuo de la konkretaj kontrolkonsilio-lokoj estas farataj jene:

  1. Ĝis fiksita dato okazas interkonsento kun 2/3 de ĉiuj voĉoj kaj pli ol ½ de la voĉoj el la "malgrandaj ŝtatoj".
  2. Se ne okazas interkonsento, tiam oni decidas per lotado; la unuopaj grupoj ricevas ĉe tio tiel multajn kontrolkonsilio-lokojn, kiel estas konforma al iliaj voĉo-porcioj.

Interkonsento povas enhavi ekz.:

Post tia interkonsento tuj estas tute klare, kiu estas la nova kontrolkonsilio-membro; tiu membro estas el kandidato-listo laŭ 4.1.3.a.
Ekzemplo: Kontrolkonsilio-loko de entrepreno X estas distribuata al la regiona grupo 'Afriko' de IP-grupo. Tiun lokon ricevas tiu kandidato, kiu, de la laŭ 4.1.3 sensukcesaj internaciaj kandidatoj de tiu IP-grupo por tiu kontrolkonsilio, havas la plej multajn voĉojn el Afriko.

4.1.3 elekto de la aliaj kontrolkonsilio-lokoj

La sekvanta baza elekto-procedo (a. ĝis c.) estas uzata 2-foje:

Principe 50% de tiuj kontrolkonsilio-lokoj estas elektataj je nacia nivelo kaj 50% je internacia nivelo, sed eblas esceptoj aŭ alternativoj (vidu apendicoj C.4 kaj C.6.4).

  1. Por la kontrolkonsilio de entrepreno ekzistas kandidatoj-listoj de pluraj partioj aŭ IP-grupoj (IP-grupoj = internaciaj partiecaj grupoj).
    La elektantoj (laŭ 4.1.1.b) elektas kandidaton el unu de tiuj listoj.
    Ankaŭ eblas ke pluraj partioj aŭ IP-grupoj kune faras komunan kanditatoj-liston.
  2. Elektanto povas doni siajn voĉojn kun tre diversaj pezoj.
    Ekzemplo: Elektanto povas elekti ĝis 41 entreprenojn, sur la balot-slipo de la elektanto la unua entrepreno havas la plej grandan voĉo-porcion:
    Rango 1 por entrepreno signifas 10,0-fojan voĉoj-porcion,
    rango 2 por entrepreno signifas 9,8-fojan voĉoj-porcion,
    rango 41 por entrepreno signifas 1,0-fojan voĉoj-porcion.
  3. Post la voĉdonado necesas korekto, por ke pli malgranda partio aŭ IP-grupo, kiu havas malpli kontrolkonsilio-lokojn ol estas konforma al sia voĉo-porcio (de la voĉoj por ĉiuj kontrolkonsilioj), ricevas pli kontrolkonsilio-lokojn.
    Ekzemplo, autaŭ la korekto: Kune en ĉiuj kontrolkonsilioj malgranda partio havas 2% de la kontrolkonsilio-lokoj, kiuj estas disdonataj laŭ 4.1.3.a+b ĉe nacia elektado; sed ĝia tuta voĉo-porcio estas ĉirkaŭ 10%.
    Ebleco por la korekto estas en apendico C.2.

Kompletigaj reguloj al 4.1.3 estas en apendico C.

4.2 dungitoj: distribuo de 1/3 de la kontrolkonsilio-lokoj pere de ili

  1. Unu duono de la dungito-reprezentantoj estas elektata de la dungitoj de la entrepreno.
  2. La alia duono estas elektata de sindikatoj (pri problemo kun "Unu duono ... alia duono" vidu 4.4). Dum la distribuado de tiuj lokoj la sindikatoj plej ofte agas laŭ la deziroj de la dungitoj de tiu entrepreno; sed ke la sindikatoj ne devas fari tion, havas avantaĝojn: ekz. ĉe financo-entreprenoj kun eksterordinare bone gajnantaj dungitoj. Tiaj entreprenoj povas tre forte influi la socion kaj per tio la grandan nombron de la malpli gajnantaj dungitoj en aliaj entreprenoj. La interesoj de tiuj malpli gajnantaj dungitoj estas subtenataj pere de la rekta influo de la sindikatoj.
  3. Ĉe la sindikatoj oni povas distribui la kontrolkonsilio-lokojn simile kiel ĉe la grupo "loĝantaro".
    La voĉdon-rajto de sindikato dependas ankaŭ de la nombro de la sindikato- membroj.
    Por atingi la allason al tiu kundecidado, sindikato devas plenumi minimumajn normojn (ekz. rilate al la demokratio ene de la sindikato).

Sendepende de tiu kundecidado en kontrolkonsilioj: La dungitoj havas pluajn rajtojn, kiuj rilatas al la laboro en la entrepreno, kie ili laboras.

4.3 prezido de la kontrolkonsilio

  1. Se ne ekzistas 2/3-plimulto por prezidanto, tiam ŝi/li estas elektata sole de la reprezentantoj de la grupo "loĝantaro" (ili estas la plej neŭtrala grupo).
  2. Se voĉdonado estis sendecida, la prezidanto havas pluan voĉon.

Tiuj reguloj estas interesaj por la ekzemplo el 4.2 ("financo-entreprenoj kun eksterordinare bone gajnantaj dungitoj"): La dungito-reprezentantoj kiujn la sindikatoj elektis (4.2.b) povas havi plimulton kune kun ĉiuj reprezentantoj de la grupo "loĝantaro".

(Alternativaj reguloj por ĉi tia plimulto:

Kun alternativo A aŭ B la reguloj en 4.3 pri la prezido de la kontrolkonsilio povas malaperi.)

4.4 proporcio 5:5:5, 5:4:5 aŭ 5:6:5 en kontrolkonsilio

Por dungitoj para nombro da kontrolkonsilio-lokoj estas pli praktika (komparu 4.2), por la grupo loĝantaro nepara nombro da kontrolkonsilio-lokoj estas pli praktika (pro 4.3.1). Se la proporcio akciuloj:dungitoj:loĝantaro nun estas 5:4:5 aŭ 5:6:5 anstataŭ 5:5:5, tiam tio estas preskaŭ neniu diferenco: Se la grupoj de akciuloj kaj dungitoj voĉdonas komplete unu kontraŭ la alia, tiam ĉe ĉiuj tri alternativoj decidas la 3:2 plimulto ĉe la reprezentantoj de la grupo "loĝantaro"; ĉe tio oni devas konsideri la elekto-manieron por la kontrolkonsilio-prezidanto, kiu havas pluan voĉon, se la voĉdonado estis sendecida (do el 3:2 iĝas 4:2).
La proporcioj 5:4:5 kaj 5:6:5 povus ŝanĝi kun ĉiu nov-elektado de la kontrolkonsilio.
Oni ankaŭ povas apliki la proporcion 5:5:5 (ekz. se 6 dungito-reprezentantoj estas en kontrolkonsilio, sed 2 el ili nur havas duonan voĉon; kaj ĉe sekreta voĉdonado la aliaj kontrolkonsolio-membroj havas po 2 duonajn voĉojn).

5. homaj rajtoj

Komisiono estas elektata, kiu povas malpliigi la voĉdon-rajton de la loĝantaro de unuopaj ŝtatoj pro agoj kontraŭ homaj rajtoj (rilate al 4.1.2.a; rilata al la internacia elekto de 4.1.3).
Preciza ekzemplo: La komisiono konsistas el 15 personoj; ĉiun duan jaron 1/3 de la personoj estas elektata por 6 jaroj per simpla plimulto (de la internacia parlamenta kunveno el 4.1.2). La komisiono decidas per simpla plimulto pri homaj-rajto-aferoj. Kondamnita ŝtato perdas jare ĝis 5% de la normala porcio de la voĉoj de sia loĝantaro. Pli granda parto povas esti forprenata, se post la komisiono ankaŭ la parlamenta kunveno (4.1.2) subtenas tion: kun 2/3-plimulto de la donitaj voĉoj kaj simpla plimulto de la voĉoj de la "malgrandaj ŝtatoj". Membroj de la parlamenta kunveno, kiuj havas la ŝtatanecon de la koncerna ŝtato, ne povas voĉdoni.
La membroj de la komisiono decidas laŭ siaj propraj valoraj¸ normale ili certe orientiĝos je la diversaj homaj-rajtoj-konvencioj.
La membroj de la komisiono povas decidi per propra iniciativo.
Oni iam devus anstataŭi la homaj-rajtoj-komisionon per homaj-rajtoj-juĝejo, kiu povas per tre precizaj homaj-rajto-leĝoj senlime redukti la kundecido-porciojn.

6. realigo

6.1 Eŭropo

La kundecidado funkcias, se oni enkondukos ĝin samtempe en pluraj ekonomie gravaj ŝtatoj. Inter tiuj ŝtatoj devus esti la plej multaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU), aŭ Usono. Se la plej multaj ŝtatoj de la EU pretos enkonduki tiun kundecidadon, tiam certe en la tuta mondo ekzistos ŝtatoj, kiuj estos interesitaj partopreni.

6.2 ŝtato

Por publikaj mendoj membro-ŝtato devas preferi entreprenojn kiuj havas tiun kundecidadon, se oni povas elekti nur inter grandaj entreprenoj. Kriterioj por tio: laŭ 6.3, b.-c.

6.3 aĉetantoj

La aĉetantoj povas havi influon per tio, ke

  1. ili preferas entreprenojn kiuj havas tiun kundecidadon, se oni povas elekti nur inter grandaj entreprenoj;
  2. ili preferas el tiuj entreprenoj tiujn,
  3. Tio kion vi trovas en b. koncerne grandajn liverantojn aukaŭ validas por grandaj liverantoj de malgrandaj entreprenoj.

Helpo ĉe la elekto povus esti ranglistoj kaj taksoj en la interreto kaj en revuoj pri produktoj, produktistoj, komercistoj kaj servistoj. Informoj por tio pri liverantoj, homaj rajtoj, ekologio k.t.p. estas ricevebla por amas-komunikiloj kaj organizoj ĝuste pere de kontrolkonsilio-reprezentantoj kiuj estas de la grupo "loĝantaro", ĉar:

6.4 entreprenoj el ŝtatoj kiuj ne havas tiun kundecidadon

Se multaj aĉetantoj preferas entreprenojn kiuj havas tiun kundecidadon, tiam tio povas esti argumento por entreprenoj el ŝtatoj sen tiu kundecidado, enkonduki tiun kundecidadon ĉe si mem.
Por tiaj entreprenoj specialaj reguloj necesas:

Apendico:

A. al 1.2 ("...ekzistanta mekanismo en germanaj entreprenoj,...")

A.1 Ĉe la nomita mekanismo ankoraŭ estas menciinda: Al la reprezentantoj de la dungitoj apartenas aukaŭ unu reprezentanto de la grupo de la gvidantaj dungitoj.
A.2

Speciala kazo estas la "Montan"-kundecidado. Tiu kundecidado estas uzata en grandaj min-entreprenoj kaj fer- kaj ŝtal-farantaj entreprenoj, se tiuj entreprenaj kampoj ampleksas minimume 20% de entrepreno. Ĝi havas la jenan regulon:

En la kontrolkonsilio la akciuloj kaj la dungitoj havas la saman nombron da voĉoj, plue ambaŭ grupoj kune elektas "neutralan" personon.

Oni povus plilarĝigi tiun regulon al ĉiuj entreprenaj kampoj.
Ankaŭ tiu regulo havas malavantaĝojn rilate al mia propono:

  • ekz. "ĉe financo-entreprenoj kun eksterordinare bone gajnantaj dungitoj" (komparu 4.3 kaj 4.2). Tiaj entreprenoj povas tre forte influi la socion kaj per tio la grandan nombron de la malpli gajnantaj dungitoj en aliaj entreprenoj. Pere de la "Montan"-kundecidado tiuj malpli gajnantaj dungitoj kaj la socio ne povas influi tiajn entreprenojn; pere de mia propono ili povas.
  • Sociaj interesoj kiuj nur havas malgrandan gravecon ĉe la konflikto "akciuloj kontraŭ dungitoj" ne estas sufiĉe konsiderataj.
  • Ĝi ne estas elirpunkto por mondampleksa demokrata regulado da la mond-ekonomio (komparu kontraŭe 2.2).

Kompletigo: La "neutrala" persono laŭ germana leĝo estas elektata ne tute egalrajte: Pere de regulado, en kiu dufoje juĝejo estas inkludata, la akciuloj povas decidi sole.

B. kompletigaj reguloj al 4.1

B.1 Kio estas "malgranda ŝtato"? "Malgrandaj ŝtatoj" estas tiuj plej malgrandaj ŝtatoj de regiono (B.2), kiuj kune ne havas pli ol 20% de la loĝantaro.
Kompletigaj reguloj:

B.2 grand-regionoj:

  1. Regionoj estas bezonataj por la "malgrandaj ŝtatoj" (B.1).
    Por "malgrandaj ŝtatoj" (alternative: por ĉiuj ŝtatoj) ĉiuj regionoj havas la saman voĉo-porcion ĉe internaciaj elektoj (esceptoj: laŭ 5., B.1 ['...10%...'], B.2.e).
  2. Komence ekzistas nur unu regiono. De tiu regiono oni povas apartigi pluajn regionojn, por tio oni bezonas decidon en la internacia parlamenta kunveno kun 2/3 de la voĉoj el la "malgrandaj ŝtatoj" kaj 1/2 de ĉiuj voĉoj. Imageblaj estas ekz. 4 bazaj regionoj: Afriko, Ameriko, Azio/Oceanio (sen Hindio kaj Ĉinio) kaj Eŭropo.
  3. Ankaŭ grandaj ŝtatoj povas iĝi regionoj, se ili havas subordigitajn teritoriojn kun iom granda sendependeco kaj propraj parlamentoj; la "malgrandaj" de tiuj teritorioj havas la samajn rajtojn kiel la "malgrandaj ŝtatoj" rilate al la voĉdonado. Ekzemplo-ŝtato: Hindio. En la internacia parlamenta kunveno oni bezonas konsenton kun 2/3 de la voĉoj el la "malgrandaj ŝtatoj" kaj pli ol 1/2 de ĉiuj voĉoj.
  4. El la ĝis 4 bazaj regionoj oni povas krei ĝis 8 regionojn. Per tio oni malhelpas, ke ŝtatoj, kiuj iĝas regionoj (vidu c.), atingas tro grandan influon. En la internacia parlamenta kunveno oni bezonas konsenton kun 2/3 de la voĉoj el la "malgrandaj ŝtatoj" kaj pli ol 1/2 de ĉiuj voĉoj. Nova regiono povas ekesti el pli ol unu baza regiono.
  5. Regiono, kiu laŭ loĝantaro estas eksterordinare malgranda, havas nur la duonan voĉdon-rajton. Oni povus reguli tion jene: Se la loĝantaro de regiono estas pli malgranda ol 40% de la plej malgranda baza regiono, tiam ĝi nur havas duonan voĉdon-rajton. Rilate al la en d) nomitaj "8 regionoj" tiu regiono estas duona regiono.

B.3 Tiuj kaj aliaj reguloj estos fiksataj tiele, ke oni povas ŝanĝi ilin nur per duobla 2/3-plimulto en la internacia parlamenta kunveno: 2/3 de ĉiuj voĉoj kaj 2/3 de la voĉoj el la "malgrandaj ŝtatoj". La grado de libereco por tiaj ŝanĝoj estos fiksata en kontrakto, kiu estos farata de la ŝtatoj.

C. kompletigaj reguloj al 4.1.3

C.1 Kontrolkonsilio-loko, kiun partio povas ricevi per elekto je nacia nivelo, povas kaŭzi, ke tiu partio aŭ ĝia IP-grupo ne ricevas lokon ĉe la internacia elekto.
Ekzemplo: Partio ricevis 1 lokon por certa kontrolkonsilio  ĉe la elekto je nacia nivelo. Ĉe la elekto je internacia nivelo tiu partio aŭ ĝia IP-grupo pro tio ne povas ricevi kontrolkonsilio-lokon en tiu kontrolkonsilio; escepto: se tiu partio aŭ ĝia IP- grupo havas ĉe la internacia elekto por tiu kontrolkonsilio voĉo-porcion, kiu estas konforma al 2 aŭ pli lokoj.
Per tiu regulo iĝas pli verŝajne, ke partio aŭ IP-grupo ricevas ĉe internacia elekto 2 kontrolkonsilio-lokojn en 2 malsamaj kontrolkonsilioj, ol ke ĝi ricevas 2 kontrolkonsilio-lokojn en unu sola kontrolkonsilio.
Kompletigaj reguloj:

C.2 Por egaligi malavantaĝon de pli malgrandaj partioj aŭ IP-grupoj, oni faras la sekvan korekton; unue je nacia nivelo, poste je internacia nivelo (antaŭ la uzo je internacia nivelo: C.1 estas uzata).
Kie vi sekve trovas "partio", tio signifas "partio aŭ IP-grupo".

  a.   Sen korekto la jena eblas:
  Por ĉiuj kontrolkonsilioj kune: diferenco
voĉo-porcio kontrolkonsilioj
Partio A   7%   0% -7%
Partio B 15%   4% -11%
Partio C 28% 25% -3%
Partio D 50% 71% +21%
La partioj A, B kaj C havas tro malmultajn kontrolkonsilio-lokojn, la partio D havas tro multajn.
  b.   La partioj A, B kaj C ricevas pli kontrolkonsilio-lokojn, la partio D ricevas malpli lokojn.
Partio kun tro malmultaj kontrolkonsilio-lokoj (partio A, B aŭ C) ricevas tiujn aldonajn lokojn por tiuj kontrolkonsilioj, kie la voĉo-diferenco inter kandidatoj-listo de tiu partio kaj de kandidatoj-listo de la partio D estas laŭprocente plej malgranda.
Ekzemplo por la partioj B kaj D:
  Kontrolkonsilioj
1 23456
voĉoj de partio B 100 100 300 500 600 50
voĉoj de partio D 1200 1300 900 600 1000 500
(D-B)*100/D    voĉo-diferenco 92% 92% 67% 17% 40% 90%
Ĉe kontrolkonsilio 4 la voĉo-diferenco estas plej malgranda (kun 17%). Partio B havas la plej grandan rajton pri tiu kontrolkonsilio (se ne ekzistas escepto laŭ C.2.c).
  c.   Al C.2.b ekzistas la jenaj esceptoj:
c1   Partio kun tro malmultaj kontrolkonsilio-lokoj (partio A, B aŭ C) ne ricevas kontrolkonsilio-lokon, se alia partio kun tro malmultaj kontrolkonsilio-lokoj
  • havas pli voĉojn por tiu kontrolkonsilio
  • kaj ricevas tiun kontrolkonsilio-lokon laŭ C.2.b.
c2   Partio kun tro malmultaj kontrolkonsilio-lokoj (partio A, B aŭ C) ne ricevas kontrolkonsilio-lokon,
  • se ĝia kandidatoj-listo havas malpli ol 5% de la voĉoj;
  • aŭ laŭ la ekzemplo en C.2.d, lasta frazo;
  • aŭ se du 2/3 plimultoj laŭ C.5 Alternativo 2 estis atingitaj;
  • aŭ se ĝi jam havas lokon en tiu kontrolkonsilio;
  • aŭ se la partio, kiu perdu lokon, jam perdis lokon per C.2.b en tiu kontrolkonsilio.
c3   La signifo de la procenta voĉo-diferenco iĝas pli malgranda por atingi kontinuecon:
  • Se la kandidato de tiu partio, kiu ĝis nun havas tro malmultajn kontrolkonsilio- lokojn (partio A, B aŭ C), jam estis ekzakte 1 periodo en tiu kontrolkonsilio, tiam la procenta voĉo-diferenco inter la kandidatoj-listoj de la ambaŭ partioj estas rigardata kiel duonigita.
  • Se la kandidato de tiu partio, kiu ĝis nun havas tro multajn kontrolkonsilio-lokojn (partio D), jam estis ekzakte 1 periodo en tiu kontrolkonsilio kaj tiu partio havas nur 1 lokon en tiu kontrolkonsilio, tiam la procenta voĉo-diferenco inter la kandidatoj-listoj de la ambaŭ partioj estas rigardata kiel duobligita.
La ambaŭ antaŭaj punktoj faras senvalida unu la alian, se en ambaŭ partioj la kandidato jam estis ekzakte 1 periodo en tiu kontrolkonsilio.
  d.   Kiam partio ricevas kontrolkonsilio-lokon, tiam voĉoj de tiu partio estas subtrahataj de ĝiaj voĉoj por ĉiuj kontrolkonsilioj kune.
Ekzemplo: Por certa kontrolkonsilio 2 kontrolkonsilio-lokoj estas elektataj je internacia nivelo laŭ 4.1.3, por tiu kontrolkonsilio 10.000 voĉoj estas disdonataj. 10.000 : 2 = 5.000 voĉoj po kontrolkonsilio-loko. Se partio havas ankoraŭ restintajn 9.000 voĉojn de siaj voĉoj por ĉiuj kontrolkonsilioj kune, tiam ĝi ricevas lokon en tiu kontrolkonsilio, se tio eblas laŭ C.2.b+c; kaj poste havas 4.000 restintajn voĉojn (9.000-5.000=4.000) por ricevi lokojn en aliaj kontrolkonsilioj. Se partio anstataŭ 9.000 nur havas 4.999 restintajn voĉojn, tiam ĝi ne ricevas tiun kontrolkonsilio-lokon.
  e.   Ankaŭ povas okazi, ke anstataŭ nur unu partio (en C.2.a la partio D) 2 aŭ pli partioj ekzistas, kiuj havas pli kontrolkonsilio-lokojn ol estas konforma al siaj voĉoj-porcioj. La procedo restas preskaŭ la sama.
Ekzemplo:
  Por ĉiuj kontrolkonsilioj kune: diferenco
voĉo-porcio kontrolkonsilio-lokoj
Partio E   7%   0% -7%
Partio F 15%   4% -11%
Partio G 38% 46% +8%
Partio H 40% 50% +10%
Sendepende de tio, kie la voĉo-diferenco inter 2 partioj (ekz. Inter F kaj G aŭ inter F kaj H) estas pli malgranda, validas: partio G ne povas perdi pli ol 8%, partio H ne pli ol 10%.
  f.   Pluaj punktoj:
  • En kandidatoj-listo: La sensukcesa kandidato, kiu havas post suksesa kandidato de tiu listo la plej multajn voĉojn, estas anstataŭanto por tiu kontrolkonsilio. C.2.c3 ne validas por anstataŭantoj.
  • Se malgranda partio kandidatas precipe en komunaj kandidatoj-listoj de pluraj partioj, povas okazi, ke tiu malgranda partio ricevas pli kontrolkonsilio-lokojn, ol estas konforma al sia voĉo-porcio por ĉiuj kontrolkonsilioj kune. Tiu malgranda partio perdas kontrolkonsilio-lokojn sammaniere kiel la granda partio D en C.2.b.

C.3 komunaj kandidatoj-listoj de pluraj partioj aŭ IP-grupoj:
Se pluraj partioj aŭ IP-grupoj nomumas komunajn kandidatoj-listojn por unuopaj kontrolkonsilioj, oni devas malhelpi, ke la pli malgrandaj partneroj estas malavantaĝitaj. La korekton por tio oni faras simile al la korekto laŭ C.2. Centraj diferencoj al la procedo en C.2:

Pluaj reguloj por komunaj kandidatoj-listoj:

C.4 Por la kontrolkonsilio-lokoj, kiujn oni elektas je nacia nivelo, la sekva speciala regulo validas:
En la internacia parlamenta kunveno (vidu 4.1.2) oni povas decidi per 2/3 de la voĉoj de ĉiuj kaj pli ol ½ de la voĉoj el la "malgrandaj ŝtatoj", ke por unuopaj entreprenoj la elekto je nacia nivelo estas anstataŭigata per internacia elekto laŭ 4.1.3.
Ekzemplo por uzo: Granda internacia entrepreno havas sian  ĉefsidejon en malgranda ŝtato, kiu finance estas tre dependa de tiu entrepreno. Kaj tiu dependeco jam iĝis rimarkebla koncerne plimulto laŭ 4.3 ('La dungito-reprezentantoj ...').

C.5 Lige kun 4.2 kaj 4.3 ("financo-entreprenoj kun eksterordinare bone gajnantaj dungitoj") estas la sekvaj reguloj. Ili malhelpas, ke partioj aŭ IP-grupoj, kiuj estas precipe proksime al la akciuloj, povas havi sukceson kontraŭ granda plimulto de aliaj partioj aŭ IP-grupoj.
Unu de la jenaj alternativoj estas uzata:
Alternativo 1: La internacia parlamenta kunveno (4.1.2) povas decidi (kun 2/3 de ĉiuj voĉoj kaj pli ol ½ de la voĉoj el la "malgrandaj ŝtatoj"), ke la kontrolkonsilio de entrepreno iĝas pli malgranda: ĉiuj 3 grupoj (akciuloj, dungitoj, loĝantaro) ricevas malpli lokojn in tiu kontrolkonsilio.
Alternativo 2: Ĉe la elekto al kontrolkonsilio kandidatoj-listo ricevas ĉiujn lokojn, se ĝi plenumas la jenajn antaŭkondiĉojn:

C.6 pluaj punktoj:

C.6.1  La voĉdonado (kune por nacia kaj internacia elekto) povus okazi ĉirkaŭ 2 monatojn autaŭ la decido laŭ 4.1.2.b.
C.6.2 Por kandidatoj-listo laŭ 4.1.3.a povus esti minimuma grandeco de 4 kandidatoj.
C.6.3 Persono povas esti en maksimume 3 kontrolkonsilioj. Se persono ricevas samtempe 3an kaj 4an kontrolkonsilio-lokon, tiam ŝi/li nur povas reteni la lokon, kie ŝi/li ricevis pli da voĉoj kiel kandidato.
C.6.4 Oni povus limigi la internacian elekton favore al la nacia elekto. Ekzemplo: Nur en 50% de la entreprenoj oni elektas kontrolkonsilio-lokojn je nacia kaj internacia nivelo; temas pri tiuj 50%, je kiuj estas la plej granda intereso laŭ la internacia voĉdonado. (Por ke voĉoj el malgrandaj ŝtatoj havas gravecon, ili estas konsiderataj separite.)
C.6.5 Ne nur partioj aŭ IP-grupoj povas partopreni la elekton. Civitanaj iniciativoj aŭ neregistaraj organizoj (NGOj), kiuj kolektis certan nombron da subtenanto-subskriboj por unuopaj kontrolkonsilioj/entreprenoj (kaj havas demokratan strukturon), povas kandidati.
C.6.6 Kandidato por kontrolkonsilio-loko povas samtempe kandidati en nacia kaj internacia listo por la sama kontrolkonsilio.
C.6.7 La elektantoj devus havi la eblecon, krei sian balotslipon per la helpo de komputila datenbanko (sed ankaŭ funkcias sen tio).
C.6.8 Oni ankaŭ povus fari regulojn por malcentraj decidoj pri la komenca vico de (4.1.3.a) kandidatoj-listo.
C.6.9 Por tre grandaj ŝtatoj (ekz. Hindio), kies elektantoj povas havi maksimuman voĉo-porcion de 12,5% de ĉiuj voĉoj (vidu 4.1.1.b): povas esti konsiderata, se pli ol 12,5% de entreprenoj estas el tiu ŝtato.
Ekzemplo: Ŝtato havas 16% de la loĝantaro kaj 15% de la entreprenoj. Ĉe la 2,5% (15%-12,5%=2,5%) de tiuj entreprenoj, kiuj internacie estas plej malmulte dezirataj, la kontrolkonsilio-lokoj estas elektataj nur je nacia nivelo. (Anstataŭ 2,5% povus ankaŭ esti pli granda porcio: ĉar nur temas pri tiuj entreprenoj, kiuj estas plej malpli dezirataj.)
Por ĉiuj ŝtatoj validas: La porcio de la entreprenoj, kiu estas super la porcio (en la ekzemplo 16%) de la loĝantaro, ne estas konsiderata.

D. proprieto kaj konstitucio

Koncerne proprieton, se temas pri grandaj entreprenoj, oni devas distingi 2 kampojn:

En verdikto pri kundecidado la germana konstitucia kortumo skribis, rilate al §14 ("proprieto,...") de la konstitucio, la jenan:

Sed koncerne la proprieto-garantion esence nur la membreco-rajtoj de la akciuloj estas koncernataj, dum ke la financ-rajta elemento de la akciulo-proprieto ne estas tuŝata. Krom tio estas konsiderinde la nur malforta persona rilato de la akciulo-rajtoj ĉe sia membreco-rajta signifo

(El la argumentado de verdikto de 1999 koncerne "Montan"-kundecidadon; vidu BverfG, 1 BvL 2/91 de 1999-3-2, alineo n-ro 77, http://www.bverfg.de.
Vidu ankaŭ verdikton de 1979 koncerne la kundecidado-rajton de 1976; BverfGE 50, 290 [341 ff.].
Vidu ankaŭ www.mitbestimmung.eu/esperanto/pluaj-informoj.)

Michael Kox
www.mitbestimmung.eu/esperanto/kontakto

Versio de 2009-08-14
Ŝanĝoj:
www.mitbestimmung.eu/esperanto/sxangxoj.htm

En aliaj lingvoj:
Angla: www.mitbestimmung.eu/english
Germana: www.mitbestimmung.eu