Kundecidado kaj ekonomia demokratio:

Propono por pli da demokrata influo al grandaj entreprenoj kaj la economio

La kerno de tiu propono:
En grandaj entreprenoj la kontrolkonsilio, kiu elektas kaj kontrolas la estraron, estas elektata de 3 grupoj:
akciuloj, dungitoj kaj la loĝantaro.
Neniu grupo dominas la aliajn.
Ĉu entrepreno estas sufiĉe granda por tiu kundecidado, dependas ne nur de minimuma nombro de laboristoj, sed ankaŭ de minimumaj financaj valoroj.
Parto de la dungitoj-reprezentantoj povas esti elektataj ankaŭ de dungitoj, kiuj ne laboras en la koncerna entrepreno.

En "5.1 Eŭropo" enkonduka fazo de tiu kundecidado estas montrata, dum kiu la akciuloj estas pli forte.

1. bazoj

1.1 demokratio, potenco kaj posedaĵo

La eble plej granda libereco de eble plej multaj homoj (kun la atento de la rajtoj de minoritatoj!) bezonas kiel bazo demokratan socio-strukturon. Por ke demokratio bone funkcias, la formado-potenco de la demokrataj institucioj devas esti multe pli granda ol la potenco de unuopuloj aŭ malgrandaj grupoj pere de posedaĵo. Tiu potenco pere de posedaĵo estas precipe praktikata de grandaj entreprenoj. Kun ekonomia demokratio tia potenco povas reduktiĝi.
[Pri posedaĵo/proprieto vidu ankaŭ apendico A.]

1.2 de 2 grupoj al 3 grupoj

Por tiu propono mia deirpunkto estas la ekzistanta metodo en germanaj entreprenoj, kiuj havas pli ol 2000 dungitojn: Tie la kontrolkonsilio (kiu elektas kaj kontrolas la estraron) konsistas po duone el reprezentantoj de akciuloj kaj de dungitoj. Se la rezulto de voĉdonado estas sendecida, tiam la kontrolkonsilio-prezidanto havas du voĉojn ĉe ripetita voĉdonado; tio estas precipe grava, ĉar la akciuloj sole povas elekti ŝin/lin kaj pro tio povas ankaŭ sole decidi (ekz. povas sole elekti la estraron).
[Pli pri tio: vidu apendico B.]
La propono prezentita ĉi tie havas trian grupon, kiu povas elekti membrojn en la kontrolkonsilion: la loĝantaro. Neniu grupo dominas la aliajn.

2. konsekvencoj de tiu propono

2.1 en unuopa entrepreno

2.2 pli forta demokrata influo al la ekonomio regione, nacie kaj internacie

a) Kelkaj punktoj kiuj estas ambaŭ regione/nacie kaj internacie gravaj:

b) La loĝantaro kaj iliaj reprezentantoj havas influon

c) EU-parlamento: Politikaj grupoj kiuj havas povon pro kontrolkonsilio-lokoj de la grupo loĝantaro, povas trovi samideanajn homojn en la EU-parlamento, kun kiuj kune ili povas ekzerci socian influon. Ekster Eŭropo simila eblas.

d) Por interŝanĝo de opinioj, organizado kaj komuna pozicio-trovado mondskale parlamenta asembleo estus utila. Ekzistas ja kampanjo por Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (unpacampaign.org); tiu UN-parlamento komence havus nur konsultan funkcion (por decido krei tiun parlamenton 2/3-plimulto en la Ĝenerala Asembleo de UN sufiĉas). De parto de tiu UN-parlamento parlamenta asembleo povus esti formita, kiu nur havas parlamentanojn el landoj kiuj partoprenas en tiu kontrolkonsilio-kundecidado. Krome, por doni malgrandajn ŝtatojn pli da influo: Kelkaj voĉdonoj povus bezoni la konsenton de ŝtatoj-korpo (kun 1 voĉo por ĉiu ŝtato).

e) Pere de la registraroj la internaciaj parlamentaj grupoj de 2.2.b ankaŭ povas influi internaciajn economio-organizojn kiel la Monda Komerca Organizo (MKO/WTO), la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso (IMF). Plue: Ankaŭ la premo kaj influo de grandaj entreprenoj al la MKO (kaj aliaj organizoj) kaj al la MKO-membroŝtatoj ja estas influata de la internaciaj politikaj grupoj el 2.2.b kaj la internaciaj parlamentaj korporacioj el 2.2.c kaj 2.2.d respektive.

f) Grava strukturo estas kreata por la internacia kunordigo de la sindikatoj inter si (komparu 4.2).

g) Ekestas internacia demokrata povo-strukturo, kiu plejparte estas sendependa de naciaj landlimoj.

3. grandeco de entrepreno

Krom la nombro de la dungitoj ekzistas financaj kriterioj por la enkonduko de tiu kundecidado:

Devus esti gradigo por la kundecidado. Ekzemplo:

grandaj entreprenoj mezgrandaj entreprenoj
voĉoj-proporcio en kontrolkonsilio ⅓ : ⅓ : ⅓ ½ : ¼ : ¼
(½ = akciuloj)
dungitoj pli ol 1000 100 ĝis 1000
financaj valoroj super A 1/10 A ĝis A

Por esti klasifikita kiel granda aŭ mezgranda entrepreno: la nombro de dungitoj financa valoro devas esti atingita.

Ankaŭ se vi pledas por malpligrandigo de grandaj entreprenoj kaj konzernoj, tiu kundecidado estas sencoplena:

Por entreprenoj kiuj estas malgrandaj laŭ financaj valoroj kaj personaro, en certaj kazoj ankaŭ povas esti utila uzi tiun kundecidadon. Ĉe tio almenaŭ en kelkaj kazoj la samaj reprezentantoj de la grupo loĝantaro povas esti elektitaj por diversaj entreprenoj, kvazaŭ la elekto estus nur por 1 kontrolkonsilio. Apliko-areoj:

Ĉe la unuaj du punktoj la financaj valoroj kaj la dungitoj de tiuj entreprenoj povas sumiĝi por superi financan aŭ personaran sojlon.

4. elekto-procedoj

4.1 loĝantaro: distribuo de 1/3 de la kontrolkonsilio-lokoj pere de ĝi

"Partio" signifas "partio aŭ politika grupo" en la sekva teksto

a) Ĉiu ŝtato povas decidi mem kiu havas la voĉdon-rajton en la ŝtato (kvankam la voĉoj validas ankaŭ internacie):

Aldone fiksan proporcion de voĉoj oni povus doni al certaj intereso-grupoj, ekzemple por media protektado. Tiun proporcion ĉiu stato povus determini individue, sed ene de internacie konsentitaj limoj.
Ekzemplo: 70% de la voĉoj estas de la ĝenerala loĝantaro, 30% de la voĉoj estas de grupoj, asocioj, institucioj laborante por media protekto.

b) Por la kontrolkonsilio de entrepreno ekzistas kandidatoj-listoj de pluraj partioj.
Ankaŭ eblas ke pluraj partioj kune faras komunan liston de kandidatoj.

c) Voĉdonantoj povas distribui siajn voĉojn je malsame grandaj partoj. Kaj ili povas doni maksimume 25% de siaj voĉoj al 1 kontrolkonsilio.
Ekzemplo: voĉdonantino havas 100 voĉojn. Ŝi povas distribui tiujn voĉojn ekz. al 4 kandidatoj (kun po 25 voĉoj) en 4 kontrolkonsilioj aŭ al 100 kandidatoj (kun po 1 voĉo) en 100 kontrolkonsilioj. Aŭ en la sama kontrolkonsilio ŝi povas doni 20 voĉojn al unu kandidato kaj 5 voĉojn al alia kandidato.

d) Ĉar por la loĝantaro nur estas relative malmultaj lokoj en kontrolkonsilio (ekz. nur 5 en kontrolkonsilio kun 15 membroj): Post komenca kalkulo de la loko-distribuo (kun laŭproporcia baloto por ĉiu individua kontrolkonsilio, ekz. laŭ la metodo Sainte-Laguë / Webster), korekto necesas, por ke pli malgranda partio, kiu havas malpli kontrolkonsilio-lokojn ol estas konforma al sia voĉoj-porcio (de la voĉoj por ĉiuj kontrolkonsilioj), ricevas pli kontrolkonsilio-lokojn.
Ekzemplo, autaŭ la korekto: Kune en ĉiuj kontrolkonsilioj malgranda partio havas 2% de la kontrolkonsilio-lokoj, sed ĝia tuta voĉoj-porcio estas ĉirkaŭ 10%.
Ebleco por la korekto estas en apendico C.1.

e) La voĉoj estas nombritaj aparte por naciaj kaj internaciaj voĉoj (internaciaj voĉoj enhavas ankaŭ naciajn voĉojn). Naciaj voĉoj estas tiuj voĉoj, kiujn donas voĉdonantoj en tiu ŝtato, kie entrepreno havas ĉefsidejon.
Ekzemplo: Kontrolkonsilio havas 15 membrojn, do 5 de la grupo loĝantaro. 2 de la 5 membroj estas elektataj per naciaj voĉoj, 3 per internaciaj voĉoj.
Krome procedo uzatas, el kio rezultas: Se partio jam ricevis lokon en kontrolkonsilio per naciaj voĉoj, iĝas malpli verŝajne, ke por tiu kontrolkonsilio ĝi ankaŭ ricevas lokon per internaciaj voĉoj (detailojn vidu en apendico C.1.d).

f) Oni povus limigi la porcion de voĉoj po ŝtato al maksimume 12,5% (= unu 8a). En tre grandaj landoj (ekz. Hindio), kiel kompenso la nombro de entreprenoj de tiu ŝtato povas esti reduktita, por kiuj kontrolkonsilio-lokoj estas plenigitaj pere de internaciaj voĉoj.
Ekzemplo: ŝtato havas 25% de la loĝantaro kaj 20% de la entreprenoj. Por la 7.5% (20% -12,5% = 7,5%) de tiuj entreprenoj kiuj internacie estas serĉataj plej malmulte, la kontrolkonsilio-lokoj estas plenigitaj nur de voĉoj kiuj venas el tiu ŝtato. (Se estus nur 8% anstataŭ 20%, restus porcio de 12.5% ​​de la internaciaj voĉoj.)

g) La elekto de la kontrolkonsilio-membroj de la grupo loĝantaro okazas fine de ĉiu jaro (por ĉirkaŭ 4 jaroj): por kontrolkonsilioj kie la membroj de la grupo akciuloj estas elektataj en la monatoj antaŭe aŭ poste.

Kompletigaj reguloj al 4.1 estas in Appendico C.

4.2 dungitoj: distribuo de 1/3 de la kontrolkonsilio-lokoj pere de ili (+ specialaj kazoj)

a) Almenaŭ duono de la dungitoj-reprezentantoj ĝis ĉiuj krom 1 estas elektataj de la dungitoj de la entrepreno.

b) Minimume 1 ĝis maksimume duono de la dungitoj-reprezentantoj estas elektataj de sindikatoj:

c) Deviante de a) kaj b) povus ekzisti plia reguligo por entreprenoj kun granda financa valoro kiuj havas nur tre malmultajn dungitojn: La dungitoj havas nur 1 dungitoj-reprezentanton en la kontrolkonsilio, kaj ĉi tiu estis rekte elektita de sindikatoj. Kaj la akciuloj ricevas plian lokon.
Ekzemplo: La proporcio akciuloj:dungitoj:loĝantaro nun estas 4:1:3 anstataŭ 3:3:3.
Vidu ankaŭ 4.4.

4.3 akciuloj: multaj diversaj elekto-procedoj eblas

La elekto procedo povas esti malsama en malsamaj ŝtatoj. En la sama ŝtato ĝi povas esti malsama por diversaj entrepreno-formoj. Kiel ekzemplo 2 ekstremoj:
Ekzemplo 1: Sola persono havas la plimulton de la akcioj de entrepreno kaj sole decidas kiuj akciulo-reprezentantoj fariĝas membro de la kontrolkonsilio.
Ekzemplo 2: La entrepreno estas proprieto de la dungitoj laborante tie. Sekve tiuj dungitoj elektas ĉiujn akciuloj-reprezentantojn kaj la dungistoj-reprezentantojn laŭ 4.2.a en la kontrolkonsilion.

4.4 prezido de kontrolkonsilio

Voĉdona egaleco eblas en kontrolkonsilio (konsiderante 4.2.b kaj 4.2.c) inter:

Tiu egaleco solvatas per:

  1. Se ne ekzistas 2/3-plimulto por prezidanto, tiam ŝi/li estas elektata sole de la reprezentantoj de la grupo "loĝantaro" (ili estas la plej neŭtrala grupo).
    Se ne ekzistas plimulto por kandidato en la grupo loĝantaro post 2 balotoj, tiu elekto-rajto transiros al unu de la aliaj du grupoj.
  2. Se voĉdonado estis sendecida, la prezidanto havas pluan voĉon en ripetita voĉdonado.

(Alternativa solvo: Se voĉdonado estis sendecida, ĉiuj reprezentantoj de la grupo loĝantaro havas pluan voĉon en ripetita voĉdonado.)

4.5 alternativaj kaj pli rektaj procedoj

5. Realigo

5.1 Eŭropo

Antaŭ ĉio, la kerno de ĉi tiu propono (vidu enkonduko) devas esti vaste diskutata. Tiam povas esti laboro por certigi ke leĝo estos farata en la EU, kiu havas elementojn de tiu propono. Tiu leĝo povus esti adoptita kiel parto de la "firmigita kunagado" ("enhanced cooperation"), kiu aplikas por minimume 9 EU-ŝtatoj. Komence en multaj EU-ŝtatoj povus aplikiĝi:

La supre menciitaj EU-leĝo devus poste esti kunfandita en leĝa fundamento, kiu ekzistas sendepende de la EU internacie kaj ankaŭ aplikas al ŝtatoj ekster la EU.

5.2 aĉetoj de ŝtatoj kaj privataj aĉetantoj

La ŝtato per publikaj kontraktoj kaj privataj klientoj per privataj aĉetoj povas havi influon per

Helpo ĉe la elekto povus esti ranglistoj kaj taksoj en la interreto kaj en revuoj pri produktoj, produktistoj, komercistoj kaj servistoj. Informoj por tio pri liverantoj, homaj rajtoj, ekologio k.t.p. estas ricevebla por amas-komunikiloj kaj organizoj ankaŭ pere de kontrolkonsilio-reprezentantoj, kiuj estas de la grupo "loĝantaro":

5.3 entreprenoj el ŝtatoj kiuj ne havas tiun kundecidadon

Se multaj ŝtataj kaj privataj aĉetantoj preferas dum aĉetado entreprenojn kiuj havas tiun kundecidadon, tiam tio povas esti argumento por entreprenoj el ŝtatoj sen tiu kundecidado, enkonduki tian kundecidadon ĉe si mem.
Por tiaj entreprenoj specialaj reguloj necesas:

Apendico:

A. proprieto kaj konstitucio

Koncerne proprieton, se temas pri grandaj entreprenoj, oni povas distingi 2 kampojn:

En verdikto pri kundecidado la germana konstitucia kortumo skribis, rilate al §14 ("proprieto,...") de la konstitucio:

Sed koncerne la proprieto-garantion esence nur la membreco-rajtoj de la akciuloj estas koncernataj, dum ke la financ-rajta elemento de la akcio-proprieto ne estas tuŝata. Krom tio estas konsiderinde la nur malforta persona rilato de la akcio-rajtoj ĉe sia membreco-rajta signifo

(El la argumentado de verdikto de 1999 koncerne "Montan"-kundecidadon; vidu BverfG, 1 BvL 2/91 de 1999-3-2, alineo n-ro 77, http://www.bverfg.de.
Vidu ankaŭ verdikton de 1979 koncerne la kundecidado-rajton de 1976; BverfGE 50, 290 [341 ff.].

B. al 1.2 ("...ekzistanta metodo en germanaj entreprenoj,...")

B.1 Ĉe la nomita metodo (de la leĝo pri kundecidado de 1976) ankoraŭ estas menciinda: Al la reprezentantoj de la dungitoj apartenas aukaŭ unu reprezentanto de la grupo de la gvidantaj dungitoj.

B.2 Speciala kazo estas la "Montan"-kundecidado. Tiu kundecidado estas uzata en grandaj min-entreprenoj kaj fer- kaj ŝtal-farantaj entreprenoj, se tiuj entreprenaj kampoj ampleksas minimume 20% de entrepreno. Ĝi havas la jenan regulon:

En la kontrolkonsilio la akciuloj kaj la dungitoj havas la saman nombron da voĉoj, plue ambaŭ grupoj kune elektas "neŭtralan" personon.

Oni povus plilarĝigi tiun regulon al ĉiuj entreprenaj kampoj.
Ankaŭ tiu regulo havas malavantaĝojn rilate al mia propono:

Kompletigo: La "neutrala" persono laŭ leĝo estas elektata ne tute egalrajte. Pere de regulado, en kiu dufoje juĝejo estas inkludata, la akciuloj povas decidi sen la dungitoj.

C. kompletigaj reguloj al 4.1 (al la elekto-procedo de la loĝantaro)

Kie en C. vi trovas "partio", tio signifas "partio aŭ politika grupo".

C.1 Por egaligi malavantaĝon de pli malgrandaj partioj oni faras la sekvan korekton (enkonduke vidu ankaŭ 4.1.d).

a) Sen korekto eblas:

  Por ĉiuj kontrolkonsilioj kune: diferenco
voĉoj lokoj (celo → realo)
Partio A   7.000 7 → 0 -7
Partio B 13.000 13 → 3 -10
Partio C 23.000 23 → 28 +5
Partio D 27.000 27 → 31 +4
Partio E 30.000 30 → 38 +8

La partioj A kaj B havas tro malmultajn kontrolkonsilio-lokojn, la partioj C, D kaj E havas tro multajn.

b) La partioj A kaj B ricevas pli kontrolkonsilio-lokojn, la partioj C, D kaj E ricevas malpli lokojn.
Partio kun tro malmultaj kontrolkonsilio-lokoj (partio A aŭ B) ricevas tiujn aldonajn kontrolkonsilio-lokojn por tiuj kontrolkonsilioj, kie la voĉo-differenco laŭprocente estas plej malgranda inter kandidatoj-listo de tiu partio kaj la voĉoj po loko de kandidatoj-listo de la partio C, D aŭ E.
Ekzemplo por la partioj B kaj E:

  Kontrolkonsilioj
1 23456
voĉoj de partio B 300 300 400 500 600 300
voĉoj de partio E 1200 1300 900 600 1000 500
provizoraj lokoj de partio E 1 2 1 1 1 1
voĉoj po loko de partio E 1200 650 900 600 1000 500
(E-B)*100/E    voĉoj-diferenco 75% 54% 56% 17% 40% 40%

Ĉe kontrolkonsilio 4 la voĉoj-diferenco estas plej malgrande (17%). Kompare al partio E partio B havas la plej grandan rajton al tiu kontrolkonsilio-loko; se ne ekzistas escepto laŭ C.1.c.
Principe, tio uzeblas tiamaniere: Kompleta ranglisto de tiuj voĉoj-diferencoj estas kreata, kiu aplikas al ĉiuj kontrolkonsilioj kaj partioj kune. Tiam de loko 1 de tiu listo malsupren, kontrolkonsilio-lokoj estas redistribuataj, konsiderante la esceptojn en C.1.c.
Sed ne necessas kompleta ranglisto, sufiĉas kaj estas pli komprenebla koncerne distribuoj, se estas multaj ranglistoj, ĉiu por nur ĉirkaŭ 10 ĝis 20 kontrolkonsilioj. Por asigni kontrolkonsilion / entreprenon al certa ranglisto, ekzistas diversaj eblecoj:

c) Al C.1.b ekzistas la jenaj esceptoj:
Partio kun tro malmultaj kontrolkonsilio-lokoj (partio A aŭ B) ne ricevas la kontrolkonsilio-lokon,

d) Ankaŭ la divido en naciajn kaj internaciajn voĉoj, kiun 4.1.e mencias, devas esti konsiderata. Por naciaj voĉoj la procedo el C.1.b faratas unue. Kiam poste tiu procedo ankaŭ faratas por la internaciaj voĉoj, tiam aldone aplikatas:

e) Pluaj punktoj:

C.2 komunaj kandidatoj-listoj de pluraj partioj:

  1. Por atingi ke por C.1 eltroveblas la nombro da voĉoj de partio por ĉiuj kontrolkonsilioj kune: Ĉiu kandidato estas markita kiel reprezentanto de partio aŭ pluraj partioj. Se kandidato estas markita kiel reprezentanto de pluraj partioj, tiam ŝiaj / liaj voĉoj estas atribuataj al tiuj partioj egale.
  2. Se loko, kiu estis gajnita per komuna kandidatoj-listo, estas perdita per C.1.b, tiam tio nur eblas, se ĉiuj partioj de tiu kandidatoj-listo kune en ĉiuj kontrolkonsilioj de ranglisto havas pli kontrolkonsilio-lokojn ol ili rajtas ricevi laŭ siaj procentoj (do ne nur gravas la partio la kandidato estas atribuita al).

C.3 Por la kontrolkonsilio-lokoj, kiujn oni elektas per naciaj voĉoj (komparu 4.1.e), la sekva speciala regulo validas:
Kun 2/3-plimulto en internacia parlamenta kunveno (vidu C.7.a) kaj kun pli ol ½ de la voĉoj de ŝtatoj-komisiono oni povas decidi, ke por unuopaj entreprenoj la distribuo de lokoj per naciaj voĉoj malaperas. La ĝis nun naciaj lokoj nun distribuatas internacie.
Ekzemplo por uzo: Granda internacia entrepreno havas sian  ĉefsidejon en malgranda ŝtato, kiu finance estas tre dependa de tiu entrepreno. Per tio tiu entrepreno havas grandan influon al la registaro, la loĝantaro kaj la leĝdonado, per kio ĝi atingas maljustajn avantaĝojn super entreprenoj, kiuj havas siajn ĉefsidejojn en aliaj ŝtatoj.

C.4 Lige kun 4.2 ("financo-entreprenoj kun eksterordinare bone gajnantaj dungitoj") kaj 4.4 estas la sekva regulo. Ĝi malhelpas, ke partioj , kiuj estas precipe proksime al la akciuloj, povas havi sukceson kontraŭ granda plimulto de aliaj partioj.
Ĉe la elekto al kontrolkonsilio kandidatoj-listo ricevas ĉiujn lokojn, se ĝi plenumas unu de la jenaj antaŭkondiĉoj:

Kiel komparo: Ne estas nekutima, kiam en la ĝenerala kunveno de entrepreno ĉiuj kontrolkonsilio-membroj de la akciuloj povas esti elektataj laŭ simpla plimulto de la voĉdonrajta kapitalo.

C.5 Krom la pozitivaj voĉoj por kontrolkonsilio-kandidatoj povus ankaŭ esti negativaj voĉoj kontraŭ kontrolkonsilio-kandidatoj ĉe la elekto. Por 2 voĉoj por kandidatoj elektantoj povus havi 1 voĉon kontraŭ kandidato.
Ekzemplo 1: Voĉdonantino povas disdoni 100 pozitivajn voĉojn kaj 50 negativajn voĉojn. Se ŝi nur uzas 80 de la 100 pozitivaj voĉoj, ŝi povas disdoni nur 40 negativajn voĉojn.
Ekzemplo 2: Kandidato ricevas 500 pozitivajn voĉojn kaj 200 negativajn voĉojn. Do sume la kandidato havas 300 voĉojn. Se kandidato havas 500 pozitivajn voĉojn kaj 600 negativajn voĉojn, ĉiuj 600 voĉoj (kaj ne nur 500) estas subtrahotaj de la voĉoj-nombro de la kandidatoj-listo, al kio la kandidato apartenas.

Avantaĝoj de tio regulo:

C.6 Se eksterordinare malmultaj voĉoj estis donitaj al kontrolkonsilio, tiam verŝajne oni devus malhelpi tro hazardajn kaj unuflankajn rezultojn. Pro tio:
En tian kontrolkonsilion oni sendas reprezentantojn el tiuj partioj, kiuj havas la plej multajn voĉojn por ĉiuj kontrolkonsiliojn kune de tiuj voĉdonantoj, kiuj voĉdonas en tiu ŝtato, kie la entrepreno havas sian ĉefsidejon. Ne necesas ke tiuj reprezentantoj estis kandidatoj de la kontrolkonsilio-elekto.

"Eksterordinare malmultaj voĉoj" povus ekz. signifi, ke la kontrolkonsilio de entrepreno ricevas malpli ol ĉirkaŭ 10-20% de tiuj voĉoj, kiujn oni averaĝe donas por entrepreno de la sama grandeco kaj la sama regiono.

C.7 pluaj punktoj:

a) En C.3, C.4 kaj C.7.b internacia parlamenta kunveno estas menciata, en C.3 ankaŭ ŝtatoj-komisiono. Tio unuflanke povas esti la institucioj menciataj en 2.2.d. Sed dum pli frua stadio laŭ "5.1 Eŭropo" anstataŭe eŭropaj institucioj estas uzataj.

b) Internacia parlamenta kunveno (vidu C.7.a) elektas homrajtoj-komisionon, kiu povas malpliigi la kundecidadon de la loĝantaro de unuopaj ŝtatoj pro rompo de homaj rajtoj (rilate 4.1 ĉe internacia elekto; rilate al la parlamenta kunveno de C.7.a). Kondamnita ŝtato perdas jare ekz. ĝis 5% de la normala porcio de la voĉoj de sia loĝantaro. Pli granda parto povas esti forprenata, se post la komisiono ankaŭ la parlamenta kunveno subtenas tion kun 2/3-plimulto. Membroj de la parlamenta kunveno, kiuj havas la ŝtatanecon de la koncerna ŝtato, ne povas voĉdoni.

D. alternativaj kaj pli rektaj elekto- kaj decid-procedoj

D.1 Gazetaro / Amaskomunikiloj / Novaĵoj: Por montri diversajn opiniojn kaj vidpunktojn pli bone, povus esti sencoplene ke tiu 3-grupoj-kundecidado ne estas aplikata por ĉiuj amaskomunikilaj entreprenoj. Se ekzistu tia escepto (kiel libervola alternativo), tiam ĝi devas havi ĉirkaŭ la jenajn limigojn, por malhelpi koncentrado de povo al malmultaj homoj:

D.2 rektaj + nerektaj voĉdonoj kun la 3-grupoj-kundecidado: En kelkaj entreprenoj povas esti deziro, ĉe kelkaj voĉdonoj ne decidi en reprezenta kontrolkonsilio, sed preni rekt-demokratan vojon. Eblecoj por tio:

D.3 lokaj prizorgaj entreprenoj por energio kaj akvo: Por tiuj oni povas konsideri, ĉu prefere D.1 aŭ D.2 konvenas (ambaŭ alternativoj eblas ankaŭ por komunumaj entreprenoj). Oni povus pensi je solvo simile kiel en D.1, la konsumantoj tiam estus konforma al la kooperativanoj. Tiele la konsumantoj povus ekz. rekte elekti la estraron. Sed energion kaj akvon oni ofte ne ricevas el la lokoj, kie la konsumantoj de prizorga entrepreno vivas. Tio prefere apogas la uzon de D.2, ĉar pere de la loĝantaro-reprezentantoj ankaŭ homoj povas esti reprezentataj kiuj vivas ĉe la fontoj de energio kaj akvo.

E. kompletigaj punktoj

Por E.1 ĝis E.3 aldone la pli rekta kundecidado laŭ D.2 uzeblas.

E.1 Entreprena profito: La kontrolkonsilio decidas pri la uzo de entreprena profito.

E.2 Pliigo kaj malpliigo de kapitalo (ekz. eldoni novajn akciojn): Por tio plimultoj necesas en la kontrolkonsilio kaj la akciula kunveno.

E.3 Translokado de la ĉefsidejo de entrepreno al alia ŝtato: Por tio plimultoj necesas en la kontrolkonsilio kaj la akciula kunveno.